Ĉu vi ŝatas malgrandan neluksan finsomeran renkontiĝon? Ĉu al vi
estas agrable, ke dum renkontiĝo oni havas ŝancon konatiĝi kun ĉiuj
partoprenantoj kaj eviti la anonimecon? Ĉu vi ŝatas viziti mezepokstilan
urbon kun multaj trabfakaj domoj, kastelo, malnova universitato kaj multaj
pliaj vidindaĵoj? Ĉu vi ŝatas ĝui la naturon kaj fari promenojn, sed
ankau aŭskulti prelegojn kaj diskuti? Ĉu vi ŝatas ludi amuzajn kaj
pensigajn ludojn?
Se tiel, por vi taŭgas la 20-a KISO de lundo, la 23-a, ĝis dimanĉo, la
29-a de aŭgusto 2010 en Marburg en la Naturamika Kabano, kiu situas en la
arbaro proksime al la urbo.
Detalajn kaj pli kaj pli aktualajn informojn vi trovas rete
http://www.esperanto.de/KISO
Ĉion bonan, plezuran printempon kaj someron deziras al vi nome de la
organiza teamo, Gunter